Mi priskribas la matenon
Estas kvina horo, kaj mi ne povas dormi. Mi pensas. Nun estas kvina kaj kvarono. La vekhorloĝo batas tre forte.
La katinoj, la eta kato kaj la hundino dormas.
Estas la kvina kaj duono. La ĵurnalo jam venis, sed mi ne legas ĝin, mi ne havas deziron. Mi aŭdas la knabojn sur la vojo. Antaŭ la kiosko estas maljuna homo, li parolas kun juna fraŭlino.
Estas kvarono antaŭ la sesa. La majuna sinjoro demandas ŝin: “Kiom kostas la horo?”, la fraŭlino ridas kaj diras: “Ducent”.
Estas la sesa: Mi kuŝas en la lito kaj aŭskultas muzikon per MP4.
Mi ne malfermas la fenestron; mi ne estas kuraĝa.
Estas la sesa kaj kvarono. Daniel venas, li laboras nokte.
Estas la sesa kaj duono. Ni dormas trankvile.


















